Kontribuis

avatar
Eva Fitzelová
avatar
Johannes Mueller
avatar
Wilian Gomes

Programo por Esperantigi homojn en Brazilo – ĉu ekzemplo por aliaj landoj

La programo “Mia Amiko” estas lernprogramo por lerni Esperanton kaj ankaŭ pri la Esperanto-movado. Ne temas pri komputila programo, sed pri programo ke komencantoj estu akompanataj de jam spertaj Esperantisto. Ni parolas kun juna homo, kiu pere de tiu programo lernis Esperanton kaj intertempe akompanadas novajn komencantojn.

Rilata epizodo

📅 2016-07-25 ⏱ 1 horo 10 minutoj
Novaj evoluoj pri lingvo-instruado ĝenerale kaj Esperanto-instruado speciale
Mireille Grosjean kiel gasto
Katalin Kováts kiel gasto

2 komentoj pri “MvP017 Programo Mia Amiko

  1. Mi gratulas kaj dankas ĉiujn volontulojn de PMA, kiu aperigis ne nur Esperanto-parolantojn, sed ankaŭ iom da novajn esperantistojn em Brazilo. Mi dankas Wilian kaj MVP.

  2. Dankon al vi ĉiuj, ĉefe al tiu retejo MVP, kiu diskonigas Programon Mian Amikon. Mi persone estas tre feliĉa, ke Wilian tiel bone reprezentis nin en tiu altnivela podkasto. Li parolis pri multaj temoj rilate al la programo kaj ĉiuj ili estis mirinde ĝustaj al la ideo de PMA. Mi gapis pro la fakto ke li scias tiom multe de PMA mem. Eble, mi ne dirus la duonon. Mi esperas, ke iam ni havu eblecon lanĉi PMA internaciskale, sed tio estus giganta laboro kiu dependas de la internacia komunumo.

Komentoj fermitaj