Kontribuis

avatar
Johannes Mueller
avatar
Eva Fitzelová
avatar
Zsófia Kóródy
avatar
Peter Zilvar

Du ĉefaj reprezentantoj de la Esperanto Urbo parolas kun ni pri siaj persistaj agadoj en Herzberg am Harz

Multaj Esperantistoj jam aŭdis pri la Esperanto Urbo Herzberg am Harz. Ni parolas kun du ĉefaj reprezentantoj de ĝi. Pro persistema laboro Esperanto fariĝis identecdifina afero por urbo meze de Germanio en la koro de Eŭropo. Kiel tio okazis, kaj kion tio signifas por la ĉiutaga vivo en la urbo. Kiel Esperantistoj povas viziti la urbon ĉu por unu tago ĉu por kelkmonata volontula laboro. Ĉu eĉ estas konsiderinde translokiĝi tien?

Ligilo

Retejo de la Esperanto Urbo

2 komentoj pri “MvP020 Esperanto Urbo Herzberg

  1. @1:14:50
    > esperanto-plantoj
    > […]
    > esperanto-tulipo
    > […]
    > Doktor-zamenhof-rozo
    > Jes estas oficialaj nomoj de la plantoj
    > […]
    > rozoj de la espero

    Mi tiom ridis ĉar mi ĵus aŭskultis la epizodon “MvP019 Biologia terminaro” kiu parolis interalie pri la ne-kohereco de la nomoj en esperantoj.
    Do mi povas imagi Irek krii «Neeeeeeeeee!» levante la manojn al la ĉielo.

    Bone krom tiu ŝerco, mi povas komenti ke mi dankas al ĉiuj, mi tre ĝojis lerni pri tiu urbo.

Komentoj fermitaj