Kontribuis

avatar
Johannes Mueller
avatar
Eva Fitzelová
avatar
Ralf Giom Fröhlich

La Esperanto stacidomo en Halbe

Halbe estas vilaĝo ĉe la fervojo inter Berlino kaj Cottbus. Ĝia stacidomo ne plu servis kiel stacidomo kaj la fervoja kompanio vendis ĝin. Aĉetis ĝin nia ĉi-epizoda gasto, kiu kun granda vervo, profesia laboro kaj helpo de Esperantistoj donis al ĝi novan uzon. Nuntempe ĝi servas kiel kongresejo, kunlaborejo, kultureventejo por Esperantaj kaj ne-Esperantaj aktivaĵoj. Pro la nova vivo en la stacidomo ankaŭ la antaŭe nevigla ĉirkaŭaĵo de la stacidomo denove ekprosperis.

Ni parolis kun nia gasto pri la tuta evoluo kaj estontaj planoj.

Ligiloj

https://www.esperantostacio.com – la retejo de la Esperanto stacio

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

* La GDPR markbutono estas deviga

*

Mi konsentas