Kontribuis

avatar
Johannes Mueller
avatar
Julia Noe
avatar
Eva Fitzelová
avatar
Anna Löwenstein
avatar
Chuck Smith

Rilata epizodo

📅 2017-01-18 ⏱ 1 horo 3 minutoj
Diskuto pri la estonteco de grava instanco de Esperanto-kulturo

5 komentoj pri “MvP008 Esperanta kulturo

    1. Mi volas gratuli al vi pro la kanzono Dek Bovinoj kaj pro la filma serio en kiu ĝi troviĝas. Mi spektis jutube viajn aldonajn, samstilajn kanzonojn: Eta Araneo, Krokodilo en la Kavo, Saluton kaj Lulkanto de Kuko Tre altkvalitiaj,kreivaj filmetoj kies valoro ne eksmodiĝos dum longa tempo.

      La filmetoj estas bonaj por gepatroj kiuj volas aldoni ion esperantan al siaj infanoj. Ankaŭ la filmoj havas sian pedagogian valoron, do povas esti, de tempo al tempo, utiligataj dum kursoj, eĉ por plenkreskuloj. La filmoj, kaj eble tio suprizos vin, povas servi por merkatikaj kialoj, tio estas, por informi al ekstera mondo pri Esperanto.

      Mi pensas, ke estus interese se estus artikolo en la revuo Esperanto, aŭ en la revuo Ondo de Esperanto pri via elstara laboro. Mi esperas, ke vi daŭre kreos novajn kanzonojn por via serio.

  1. Mi aŭskultis de A al Z la tre interesan intervjuon kun Anna Lowenstein kaj Chuck Smith. Mi volas doni kelkajn komentojn kaj mi faras mian unuan en ĉi tiu mesaĝo pri la fulma sukceso de DUOLINGO.

    Kelkfoje dum la podkasto ekaperas la demando kial Duolingo tiom furore, kaj tiel rapide sukcesis. Post nur kelkaj tagoj estis jam 20,000 eklernantoj, kaj nun tre rapide ĝi atingos duon-milionon.

    La kaŭzo de tiu fulma lanĉo kaj kresko de eklernantoj ne devenas de pedagogiaj kialoj, nek de la ludo-sistemo aŭ de udigemado, ktp. La sukceso devenas de merkatikaj kialoj: Esperanto-Duolingo estas inter ĉiuj aliaj duolingaj kursoj — ĝi estas meze de “konkurencaj” kursoj.

    Alia merkatika kialo estas, ke Duolingo konsistas plejparte el poliglotecaj homoj, kaj poliglotoj, laŭ mi kaj laŭ multaj aliaj (Chuck Smith, Judith Meyer, Lu Wunch-Rolŝoven, lingvofestivalanoj, ktp.) estas fundamenta CELGRUPO por la Esperanto-Movadoj.

    La kaŭzo de la daŭrigo de la lernado POST KIAM ONI EKPROVAS la kurson troviĝas en la lerta uzado de tekniko, de ludo-sistemoj, de memorigo-sistemoj, de poetoj, ktp. Eventuale, la kaŭzo de la posta daŭrigado de la lernado estos pro aliaj faktoroj kiuj diskuteblas.

    Estus tre utile ne miksu la kialojn por la komenco de lernado kaj la kialojn por la daŭrado. Per tia pli klara enkadrigo de la afero, oni povas multe pli bone kaj pli efike ĝeneraligi la rezultojn de la speciala sukceso de Duolingo al aliaj esperantaj projektoj.

Komentoj fermitaj